Venusa atmosfero

La atmosfero de Venuso estas la tavolo de gasoj ĉirkaŭantaj Venuson. Ĝi estas pli densa kaj dika ol tiu de la Tero. La temperaturo kaj la premo ĉe la surfaco estas respektive je 740 K (estas proksimume 470  °C) kaj je 93 baroj.[1] La netravideblaj nuboj entenantaj sulfitan acidon flosas en la atmosfero kaj, pro ili, la optika observado de la surfaco tute neeblas. La informoj koncerne la topografio de Venuso estis konataj ekskluzive per bildigo radara.[1] La ĉefaj atmosferaj gasoj de Venuso estas dioksido de karbono kaj nitrogeno. La aliaj gasoj aperas nur spure.[1]

La atmosfero de Venuso estas en stato de rapidega rotacio. La tuta atmosfero ĉirkaǔiras komplete la planedon dum nur kvar teraj tagoj, pli rapide ol la sidera tago de Venuso kiu daǔras 243 terajn tagojn. La ventoj blovas ĉirkaǔ 100 m/s. Apud ĉiu poluso, anticiklona strukturo estas observebla kiun oni nomas polusa vortekso. Ĉiu vortekso entenas du centrojn kaj similas al rekonebla So formo.[2].

Male al la Tero, Venuso ne havas magnetan kampon. Ĝia anstataŭanto estas la jonosfero kiu rolas kiel limo inter la atmosfero unuflanke kaj aliflanke la spaco kaj la suna vento. Tiu tavolo jonizita protektas Venuson de la suna magneta kampo, donante al Venuso propran magnetan ĉirkaŭaĵon. La plej malpezaj gasoj, kiel la akvo, trairantaj la jonosferon estas senĉese detruitaj pro la suna vento [3] Oni pensas nuntempe ke la atmosfero de Venuso estis, antaŭ kvar miliardoj da jaroj, simila al tiu de la Tero kun likva akvo ĉe la surfaco. La forceja efiko  kaŭzis la vaporiĝon de la akvo kaj pro tio ŝajnigus la kreskon de la kvanto de aliaj forcejaj gasoj[4].

Kvankam la etoso ĉe la surfaco estas vere malagrablaĉega, la atmosferaj premo kaj temperaturo je proksimume 50 km surper la surfaco de la planedo estas preskaŭ la samaj kiel tiuj de la Tero. Pro tiu simileco, tiu alta tavolo de la atmosfero estas la regiono kiu plej similas al la teraj kondiĉoj en la sunsistemo, eĉ pli ol la surfaco de Marso.

Unue pro la simileco de premo kaj de temperaturo kaj due ĉar la strukturo de la aero kiun ni spiras (21 % oksigeno, 78 % nitrogeno), rolas kvazaŭ gaso kiu havas porteblecojn en la Venusa atmosfero kiel heliumo en la Tera atmosfero, tiu alta tavolo de venusa atmosfero estis proponita kiel eko por la esploro kaj la koloniado de la planedo.[5]

  1. 1,0 1,1 1,2 La surface de Venus
  2. (en) South-polar features on Venus similar to those near the north pole
  3. Hakan et al. 2007, paĝoj 629–632
  4. (en) Runaway and moist greenhouse atmospheres and the evolution of Earth and Venus
  5. Landis 2003, p. 1193–1198

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search